WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Korintanoj 11
24 - De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu.
Select
1 - Mi volas, ke vi pacience toleru min pro iom da malsaĝeco; sed efektive vi ja pacience min toleras.
2 - Ĉar mi ĵaluzas pri vi per Dia ĵaluzo, ĉar mi fianĉigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel ĉastan virgulinon al Kristo.
3 - Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel dekliniĝos for de la simpleco kaj la ĉasteco, kiu estas en Kristo.
4 - Ĉar se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne predikis, aŭ se vi ricevas malsaman spiriton, kiun vi ne ricevis, aŭ malsaman evangelion, kiun vi ne akceptis, facilanime vi lin toleras.
5 - Ĉar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn.
6 - Kaj kvankam mi estas neklera laŭ parolo, mi tamen ne tia estas laŭ scio; sed en ĉio ni malkaŝe agis ĉe vi inter ĉiuj.
7 - Aŭ ĉu mi pekis, humiligante min, por ke vi estu altigitaj, en tio, ke mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio?
8 - Mi senigis aliajn ekleziojn, ricevante de ili pagon, por servi al vi;
9 - kaj kiam mi ĉeestis ĉe vi kaj havis mankon, mi ne estis ŝarĝo sur iu; ĉar la fratoj, veninte el Makedonujo, plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en ĉio mi tenis min ne ŝarĝa rilate vin, kaj ankoraŭ tenos.
10 - Jen estas la vero de Kristo en mi, ke ĉi tiu fanfarono ne estos barita kontraŭ mi en la regionoj Aĥajaj.
11 - Kial? ĉu tial, ke mi vin ne amas? Dio scias.
12 - Sed kiel mi faras, tiel mi ankaŭ faros, por forigi la pretekston al tiuj, kiuj deziras pretekston, por ke, en kio ili fieras, ili troviĝu samaj, kiel ni.
13 - Ĉar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaŭ apostolojn de Kristo.
14 - Kaj nenia miro; ĉar Satano mem sin aliformas kvazaŭ anĝelon de lumo.
15 - Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaŭ sin aliformas kvazaŭ servantojn de justeco; ilia finiĝo estos laŭ iliaj faroj.
16 - Denove mi diras: Neniu opiniu min malsaĝa; sed se vi ja tiel opinias min, tamen min akceptu kiel malsaĝan, por ke mi ankaŭ iom fanfaronu.
17 - Tion, kion mi diras, mi diras ne laŭ la Sinjoro, sed kvazaŭ malsaĝe, en ĉi tiu insistado pri fierado.
18 - Ĉar multaj fanfaronas laŭ la karno, do mi ankaŭ fanfaronos.
19 - Ĉar vi afable toleras malsaĝulojn, estante mem saĝaj.
20 - Ĉar vi toleras homon, se li vin sklavigas, se li vin formanĝas, se li vin kaptas, se li sin altigas, se li batas al vi la vizaĝon.
21 - Mi parolas kvazaŭ per sinmallaŭdo, kvazaŭ ni estus malfortiĝintaj. Tamen pri kio iu kuraĝas, pri tio (mi parolas en malsaĝeco) mi ankaŭ kuraĝas.
22 - Ĉu ili estas Hebreoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas Izraelidoj? mi ankaŭ. Ĉu ili estas el la idaro de Abraham? mi ankaŭ.
23 - Ĉu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortiĝoj ofte.
24 - De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu.
25 - Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas priĵetita per ŝtonoj, trifoje mi suferis ŝippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro;
26 - en oftaj vojaĝoj, en danĝeroj de riveroj, danĝeroj de rabistoj, danĝeroj de Judoj, danĝeroj de la nacianoj, danĝeroj en urbo, danĝeroj en dezerto, danĝeroj en la maro, danĝeroj inter falsaj fratoj;
27 - en laboro kaj sufero, en oftaj sendormiĝoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco.
28 - Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min premas ĉiutage, nome la zorgado pri ĉiuj eklezioj.
29 - Kiu estas malforta, kaj mi ne estas malforta? kiu estas faligata, kaj mi ne indignas?
30 - Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio, kio rilatas al mia malforteco.
31 - La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu ĉiam estas benata, scias, ke mi ne mensogas.
32 - En Damasko, la urbestro sub la reĝo Aretas starigis gardistaron en la urbo de la Damaskanoj, por min kapti;
33 - kaj tra fenestro oni min delasis laŭflanke de la muro en korbo, kaj mi eliĝis de liaj manoj.
2 Korintanoj 11:24
24 / 33
De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget